home bbs files messages ]

Just a sample of the Echomail archive

<< oldest | < older | list | newer > | newest >> ]

 Message 149 
 Bil Munsil to All 
 Hello, all. 
 10 Oct 13 18:22:00 
 
 La Majfloro-Interkonsento
 (The Mayflower Compact)


 En la nomo de Dio, Amen'.

 Ni, kies nomoj subskribigis, la lojalaj reghatoj de nia timiga
suverena Moshto, Regho Jakobo, per la graco de Dio, de Grand- britujo,
Francujo kaj Irlando, Regho, Defendanto de la Kredo, ktp, entrepreninte por la
gloro de Dio, kaj antauenigo de la Kristana kredaro, kaj honoro de nia regho
kaj lando, vojaghas cele al starigi la unuan kolonion en la nordaj partoj de
Virginio, per chi tiu dokumento ja solene kaj reciproke antau Dio, kaj unu
antau la alia, interkonsentas kaj kunligas nin en politikan anaron por pli
bona sinordigo kaj sinkonservo, kaj la antauenigo de la celoj antaudiritaj,
kaj lau rajto de kio dekreti, konstistigi, kaj formuli, tiajn justajn kaj
egalajn leghojn, ordonojn, aktojn, konstituciojn, kaj oficiojn, de tempo al
tempo kiajn oni jughas plej taugaj kaj oportunaj por la ghenerala uzado de la
Kolonio, al kiu ni promesas chiujn justajn cedemon kaj obeon.

 Ateste pri kio, ni chi tie subskribis niajn nomojn che Kabo
Moruo la 11-an de novembro, en la jaro de la reghado de nia suverena Moshto,
Regho Jakobo de Anglujo, Francujo kaj Irlando la dek-oka, kaj de Skotlando la
kvindek-kvara.

 A.  D.  [p.  J.  K.] 1620




Filename: MAJFLORO.TXT

--- BBBS/Li6 v4.10 Dada-1
 * Origin: Prism bbs (1:261/38)

<< oldest | < older | list | newer > | newest >> ]

(c) 1994,  bbs@darkrealms.ca